Home » Education » Debato: Esperanto - Peranto de aliaj konoj

Debato: Esperanto - Peranto de aliaj konoj

Written By Emilio Cid on Thursday, Feb 12, 2015 | 05:56 PM

 
154 personoj, el ĉirkaŭ 40 urboj, aliĝis al la 8a Esperanta Kongreso de la Ŝtato San-Paŭlo okazinta en Araraquara, inter la tagoj 18a kaj 19a de oktobro 2014. La evento disvolviĝis en la teatrejo de Sociala Komerca Servo (SESC) de tiu urbo. La debaton pri la ĉeftemo "Esperanto - Peranto de aliaj konoj", gvidis Emilio Cid (São Vicente) kunhelpe de la gastoj Evandro Avellar (Brasília/DF), Fernando Maia Jr. (Aracaju/SE), James Piton (Paulínia), Karina Oliveira (São Paulo) kaj César Dorneles (Porto Alegre/RS).